Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Greno jam maturas

Greno jam maturas
de sunvarm' abunda,
mi rikolti iros
je mateno lunda.

Mia am' maturas
de la koro bola,
venu ĝin rikolti,
dolĉa mia sola!